Indekso
La jenaj ebloj disponeblas kiam oni elektas je Enhavolisto kiel la indeksa tipo.
Tipo kaj titolo
Specifi la tipon kaj titolon de la indekso.
Tipo
Elektu la tipon de indekso enmetota aŭ redaktota. La disponeblaj ebloj en tiu langeto dependas de la indeksa tipo elektita. Se la kursoro troviĝas en indekso kiam vi elektas je Enmeti - Enhavolisto kaj indekso - Enhavolisto, indeksoj aŭ bibliografio, vi povas redakti tiun indekson.
Titolo
Enmetu titolon por la elektita indekso.
Protektita kontraŭ permanaj ŝanĝoj
Malebligas ŝanĝi la enhavon de la indekso. Manaj ŝanĝoj, kiujn vi faras, perdiĝos kiam la indekso refreŝiĝos. Se vi deziras ke la kursoro rulumu tra protektita areo, elektu menuerojn LibreOffice - PreferojIloj - Agordaro - LibreOffice-Verkilo - Formata Asistanto, kaj marku la markobutonon Enŝalti kursoron en la sekcio Protektitaj zonoj .
Krei indekson aŭ enhavoliston
Por
Elektu ĉu krei la indekson por la dokumento aŭ por la aktuala ĉapitro.
Komputi ĝis la nivelo
Enmetu la nombron da titolaj niveloj enmetotaj en la indekson.
Krei el
Uzu ĉi tiun areon por specifi kiun informon enmeti en indekson.
Konturo
Kreas la indekson per skizaj niveloj. Aldoniĝos al la listo alineojn aranĝitajn kun iu el la antaŭe difinitaj titolaj stiloj (Titolo 1-10).
Vi povas ankaŭ agordi la skemajn nivelojn en la langeto Skemo kaj numeradode la dialogo Formato - Alineo.
Ekstraj stiloj
Inkluzivas kiel indekserojn la alineajn stilojn agorditajn de vi en la dialogo Agordi stilojn. Por elekti alineajn stilojn inkluzivotajn en la indekso, alklaku la butonon Agordi stilojn (...) dekstre al tiu kadro.
Vi povas inkluzivi la stilojn Bilda Indeksa Titolo aŭ Biografia Titolo, kaj eventualan alian rilatan titolan stilon, al la Enhavolisto.
Atribui stilojn
Malfermas la dialogon Agordi stilojn, kie oni povas elekti la alineajn stilojn inkludotajn en la indekso. Elektu la taŭgan titolan nivelon en kiu la stilo inkluziviĝu en la indekso.
Indeksaj markoj
Enmetas en la indekson la indekserojn kiujn vi enmetis elektante menuerojn Enmeti - Enhavolisto kaj indekso - Indeksa elemento.