Skemo kaj numerado
Enmetas aŭ forigas konturan nivelon, numeradon, aŭ bulojn de la alineo. Vi povas ankaŭ elekti la uzotan stilon de numerado, kaj reagordi la numeradon en numera listo.
-
Por ŝanĝi la numeradajn agordojn por alineoj kiuj uzas la saman alinean stilon, elektu menuerojn Alineaj stiloj . Dekstre alklaku la stilon en la listo, elektu Modifi, kaj alklaku la langeton Skemo kaj numerado.
, kaj alklaku la bildsimbolon -
Por ŝanĝi la numeradajn agordojn por elektitaj alineoj, elektu je , kaj alklaku la langeton Skemo kaj numerado.
Skemo
Skema nivelo
Atribuas konturan nivelon inter 1 kaj 10 al la elektitaj alineoj aŭ Alinea stilo. Elektu je Korpa teksto por aliagordi la skeman nivelon
Nombrado
Numerada stilo
Elektu la Numeradan stilon aplikotan al la alineo. Tiuj stiloj ankaŭ listiĝas en la fenestro Stiloj se vi alklakas la bildsimbolon Numerada stilo.
Redakti stilon
Redakti la atributojn de la elektita numerada stilo. Ĉi tiuj atributoj aplikiĝos al ĉiuj alineoj formatitaj per la donita numerada stilo.
Ĉi tiu butono malvalidiĝas kiam ĉapitra numerado alpikiĝas. Elektu je Iloj - Ĉapitra numerado... por redakti la skeman nivelon kaj numeradan stilon.
Skema nivelo kaj Numerada stilo estas sendependaj unu de la alia. Uzu je Iloj - Ĉapitra numerado... por agordi numerajn stilojn al alineaj stiloj.
Ĉi tiu sekcio vidiĝos kiam oni redaktas la atributojn de la aktuala alineo elektante je Formato - Alineo.
Rekomencu ĉe ĉi tiu alineo
Restartigas la numeradon ĉe la aktuala alineo.
Komenci per
Marku ĉi tiun markobutonon, kaj enigu la numeron atribuotan al la alineo.
"Komencu per" numeradilo
Enigu la numeron atribuotan al la alineo. La sekvaj alineoj numeriĝos sinsekve ek de la numero enigita ĉi tie.
Linia numerado
Agordu la eblojn por Linia numerado. Por enmeti liniajn numerojn en la dokumenton, elektu menuerojn Iloj - Linia numerado.
Inkluzivu ĉi tiun alineon en linia numerado
Inkluzivas la aktualan alineon en la linia numerado.
Rekomencu ĉe ĉi tiu alineo
Rekomencas la linian numeradon ĉe la aktuala alineo, aŭ ĉe la numero kiun vi tajpas.
Komenci per
Tajpu la numeron ĉe kiu rekomenci la linian numeradon