Aldoni subskriban linion en tekstaj dokumentoj

LibreOffice-Verkilo povas enmeti grafikan kadron en la dokumenton por prezenti subskriban linion de la dokumento.

Kadro de subskriba linio

La subskriba linio vidigas horizontalan linion, lokmarkon, la nomon, titolon kaj retpoŝton de la subskribinto.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Elektu je Enmeti - Subskriba linio...


Nomo

Enigu la nomon de la subskribanto. La nomo vidiĝos en la subskriba linio de la grafika kadro.

Titolo

Enigu la nomon de la subskribanto. La titolo vidiĝos en la subskriba linio de la grafika kadro.

Retpoŝto

Enigu la retpoŝton de la subskribanto. La retpoŝto ne vidiĝos en la grafika kadro de la subskriba linio, kaj uziĝos por la cifereca subskribo.

Subskribanto povas aldoni komentojn

Enŝaltu ke subskribanto povos enmeti komentojn en la dialogon Substriba linio je la tempo de subskribado.

Vidigi subskriban daton en la subskriba linio

Marku ĉi tiun markobutonon por vidigi la daton de la subskribo, kiam la dokumento ciferece subskribiĝas.

Instrukcioj por la subskribanto

Enmetu instrukciojn por la subskribanto. La instrukcioj aperos en la dialogo Subskribi subskriban linion, je la tempo de subskribo.