Agordi fonajn kolorojn aŭ fonajn grafikaĵojn

Vi povas agordi fonan koloron aŭ uzi grafikaĵon kiel fonon por diversaj objektoj en LibreOffice-Verkilo.

Por apliki fonon al tekstaj signoj

  1. Elektu la signojn.

  2. Elektu menuerojn Formato - Signo.

  3. Alklaku la langeton Fono, elektu la fonan koloron.

Por apliki fonon al alineo

  1. Metu la kursoron en la alineo aŭ elektu iujn alineojn.

  2. Elektu menuerojn Formato - Alineo.

  3. Sur la langeto Fono, elektu la fonan koloron aŭ fonon grafikaĵon.

Tip Icon

Por elekti objekton en la fono, premu la klavon kaj alklaku la objekton. Alie, uzu la Navigilon por elekti la objekton.


Por apliki fonon al tuta tabelo aŭ parta tabelo

  1. Metu la kursoron en la tabelo en la dokumento.

  2. Elektu menuerojn Tabelo - Atributoj.

  3. Sur la langeto Fono, elektu la fonan koloron aŭ fonon grafikaĵon.

  4. En la kadro Por, elektu ĉu la koloro aŭ grafikaĵo aplikiĝu al la aktuala ĉelo, la aktuala vico, aŭ la tuta tabelo. Se vi elektas iujn ĉelojn aŭ vicojn antaŭ ol malfermi la dialogon, la ŝanĝo aplikiĝos al la elektaĵo.

Tip Icon

Vi ankaŭ povas uzi bildsimbolon por apliki fonon al tabelpartoj.